eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj ekheliĝis, | |||
En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | Ravante homojn nin; | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | |||
Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | |||
Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo pala levas sin. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Krepuska en kovril'; | |||
Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por ke vi en ĉambreto | |||
En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Samkiel infaneto | |||
De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Vi vidas nur duonon, | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Ni ofte ion ridas, | |||
Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | |||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | |||
Malvasta nia sci'; | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | |||
Ni multe artifikas | ........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | |||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | |||
Fariĝu malafektaj | ........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | |||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | |||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | |||
El mondo nin forpreni | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | |||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | |||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | |||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | De bona Di' ŝirmataj | |||
Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Kun tuta la homar'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Trankvilan dormon donu | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |