eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | ||||
En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | ||||
L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | ||||
Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | ||||
En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | ||||
Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | ||||
Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ........................ | ........................ | Malmulton scias ni! | ||||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ........................ | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | ||||
Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | ||||
Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ........................ | je vanta iluzi’! | ||||
Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | ||||
Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ........................ | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ........................ | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ........................ | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ........................ | ........................ | Ho faru, ke ni venos | ||||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | ||||
Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | ||||
Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | ||||
Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |