Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,   Steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   Subiĝis jam la sun’.   Ravante homojn nin;
L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.   Nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ho, mondo la kvieta,
Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj kiel ŝajnas eta
Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   Trankvila estas ĝi.   Krepuska en kovril';
Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Dormante ĉiun penon,   Por ke vi en ĉambreto
En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   Aflikton kaj ĉagrenon   Samkiel infaneto
De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Rigardu nun la lunon,
Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Tre eta fora stelo,   Vi vidas nur duonon,
Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)   Sed tamen egas ĝi!   Sed tamen ronda ĝi.
Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   Ja estas ofte aĵo   Ni ofte ion ridas,
Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Por ni nur ridindaĵo;   Ĉar ni ne klare vidas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Mizeraj ni pekuloj,   ........................
Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.   ........................   Malmulton scias ni!   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn   ........................   Ni faras multajn aĵojn   ........................
Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Sed vana estas tio ĉi.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5.) La Dian savon vidu   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi   ........................   Ni nur kaj ni ne fidu   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   je vanta iluzi’!   ........................
Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,   ........................   Ni malfieraj iĝu,   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj   ........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................
Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infan-egalaj estu ni!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................
El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni   ........................   El tiu mond’, ĉagrenu   ........................
Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.   ........................   Ni ne pro tio ĉi!   ........................
Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj kiam vi nin prenos,   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:   ........................   Ho faru, ke ni venos   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   En vian regnon, kara Di’!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   Trankvile endormiĝu!   De bona Di' ŝirmataj
Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   Kun tuta la homar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Vin gardos nia Dio.   Kar-Dio ne nin punu,
Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Li regas super ĉio.   Trankvilan dormon donu
Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
  2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!