eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | |||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | ||||
Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | ||||
En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | Am Himmel hell und klar; | ||||
L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | ||||
Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | ||||
Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Der weisse Nebel wunderbar. | ||||
2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | Wie ist die Welt so stille | ||||
Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Und in der Dämmrung Hülle | ||||
Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | So traulich und so hold! | ||||
Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Als eine stille Kammer, | ||||
En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | ||||
De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Verschlafen und vergessen sollt. | ||||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | ||||
Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Er ist nur halb zu sehen | ||||
Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Und ist doch rund und schön! | ||||
Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | So sind wohl manche Sachen, | ||||
Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Die wir getrost belachen, | ||||
Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | ||||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 3. Wir stolze Menschenkinder | ||||
Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Sind eitel arme Sünder | ||||
Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ........................ | Malmulton scias ni! | Und wissen gar nicht viel; | ||||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | Wir spinnen Luftgespinste | ||||
Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Und suchen viele Künste | ||||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ||||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | ||||
Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ||||
Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | je vanta iluzi’! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ||||
Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | Laß uns einfältig werden | ||||
Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Und vor dir hier auf Erden | ||||
Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ||||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 5. Wollst endlich sonder Grämen | ||||
El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | Aus dieser Welt uns nehmen | ||||
Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Durch einen sanften Tod! | ||||
Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Und, wenn du uns genommen, | ||||
Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ........................ | Ho faru, ke ni venos | Laß uns in Himmel kommen, | ||||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | Du unser Herr und unser Gott! | ||||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | ||||
Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | In Gottes Namen nieder; | ||||
Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kalt ist der Abendhauch. | ||||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | ||||
Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Und laß uns ruhig schlafen! | ||||
Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Und unsern kranken Nachbar auch! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |