eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Adolf Burkhardt | |||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | |||
En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | |||
Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | |||
En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | |||
De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | |||
Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | |||
Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Malvasta nia sci'; | ........................ | Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | |||
Ni multe artifikas | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Fariĝu malafektaj | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | |||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | |||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
El mondo nin forpreni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | |||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | |||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | |||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |