eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | ||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | |||
En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | |||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | |||
Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | |||
Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | |||
Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | |||
En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | |||
De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | Und ist doch rund und schön! | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | |||
Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | |||
Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | |||
Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Und suchen viele Künste | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Laß uns einfältig werden | |||
Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | |||
Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | |||
Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | |||
Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | |||
Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |