eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | ||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | ||
Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | ||
En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | ||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | ||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | ||
2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | ||
Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | ||
Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | ||
Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | ||
En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | ||
De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | ||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | ||
Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | ||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | ||
Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | ||
Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | ||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | ||
Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ||
Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ........................ | ||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ||
Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | ||
Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ||
Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | ........................ | ||
Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ||
Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ||
Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | ||
El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ||
Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ||
Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ||
Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | ||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||
Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | ||
Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | ||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | ||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | ||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |