Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele
En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo
Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.
Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso
En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso
De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone
Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;
Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':
Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas
Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas
Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj
Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;
Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn
Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn
Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi
Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi
Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!
Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,
Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj
Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni
Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.
Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo
Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:
Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace
Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!