eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | ||||
En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | ||||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | ||||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | ||||
Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | ||||
En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | ||||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | ||||
Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | ||||
Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
Malvasta nia sci'; | ........................ | ........................ | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | ||||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | ||||
Ni multe artifikas | ........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | ||||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | ||||
Fariĝu malafektaj | ........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | ||||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | ........................ | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | ||||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
El mondo nin forpreni | ........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | ........................ | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | ........................ | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | ||||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | ||||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | ||||
Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | ||||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | ||||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |