eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | |||
Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | |||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | |||
Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | |||
Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | |||
Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | |||
Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | |||
Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Malmulton scias ni! | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | |||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | |||
je vanta iluzi’! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | |||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | |||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | |||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | |||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |