Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner       tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   Am Himmel hell und klar;   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget   Kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Der weisse Nebel wunderbar.   Nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   Wie ist die Welt so stille   2. Ho, mondo la kvieta,
Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Und in der Dämmrung Hülle   Kaj kiel ŝajnas eta
Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   So traulich und so hold!   Krepuska en kovril';
Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Als eine stille Kammer,   Por ke vi en ĉambreto
Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer   Samkiel infaneto
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   Verschlafen und vergessen sollt.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Rigardu nun la lunon,
Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Er ist nur halb zu sehen   Vi vidas nur duonon,
Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.2)   Und ist doch rund und schön!   Sed tamen ronda ĝi.
Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   So sind wohl manche Sachen,   Ni ofte ion ridas,
Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Die wir getrost belachen,   Ĉar ni ne klare vidas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Sind eitel arme Sünder   ........................
Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.   ........................   Und wissen gar nicht viel;   ........................
Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn   ........................   Wir spinnen Luftgespinste   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Und suchen viele Künste   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi   ........................   Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................
je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,   ........................   Laß uns einfältig werden   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj   ........................   Und vor dir hier auf Erden   ........................
Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni   ........................   Aus dieser Welt uns nehmen   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.   ........................   Durch einen sanften Tod!   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo   ........................   Und, wenn du uns genommen,   ........................
Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:   ........................   Laß uns in Himmel kommen,   ........................
En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   Du unser Herr und unser Gott!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   In Gottes Namen nieder;   De bona Di' ŝirmataj
Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Kalt ist der Abendhauch.   Kun tuta la homar'.
Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Kar-Dio ne nin punu,
Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Und laß uns ruhig schlafen!   Trankvilan dormon donu
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.