Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner       tradukita de Guido Holz
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun ekhelas,
La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj oraj belas
Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   Am Himmel hell und klar;   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget   Kaj el herbejo levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Der weisse Nebel wunderbar.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   Wie ist die Welt so stille   2. Silenta estas mondo
Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Und in der Dämmrung Hülle   Kaj en krepuska rondo
Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   So traulich und so hold!   Hejmecas kun favor'!
Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Als eine stille Kammer,   Similas kalman ĉelon,
Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer   En kiu vi kverelon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   Verschlafen und vergessen sollt.   De l'tago dorme pelu for.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Ĉu vi la lunon konas?
Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Er ist nur halb zu sehen   Aspekto nur duonas,
Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.2)   Und ist doch rund und schön!   Sed rondas ĝi en bel'.
Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   So sind wohl manche Sachen,   Do ankaŭ estas multo,
Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Die wir getrost belachen,   Loganta al insulto,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   3. Wir stolze Menschenkinder   4. Ni homoj tiel vantaj
Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Sind eitel arme Sünder   Ja estas nur pekantaj,
Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.   ........................   Und wissen gar nicht viel;   Malvasta nia sci';
Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn   ........................   Wir spinnen Luftgespinste   Ĥimerojn ni eltrikas,
Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Und suchen viele Künste   Ni multe artifikas
Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Und kommen weiter von dem Ziel.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Vidigu, Dio, savon,
Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi   ........................   Auf nichts Vergänglichs trauen,   Pasem' ne veku ravon,
je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   Nicht Eitelkeit uns freun!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,   ........................   Laß uns einfältig werden   Fariĝu malafektaj
Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj   ........................   Und vor dir hier auf Erden   Ni kaj al vi respektaj,
Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infane gaju nia kor'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi gracu, sen ĉagreni
El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni   ........................   Aus dieser Welt uns nehmen   El mondo nin forpreni
Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.   ........................   Durch einen sanften Tod!   Al fin' per milda mort'!
Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo   ........................   Und, wenn du uns genommen,   Kaj post forpren' fidele
Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:   ........................   Laß uns in Himmel kommen,   Hejmigu nin ĉiele,
En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   Du unser Herr und unser Gott!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Kuŝiĝu do kun pio
Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   In Gottes Namen nieder;   Vi en la nom' de Dio,
Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Kalt ist der Abendhauch.   Jam fridas nokta vent'.
Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Und laß uns ruhig schlafen!   Per dolĉa dorm' nin benu,
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.