eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | |||
Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | |||
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||
Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | |||
Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | |||
Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | |||
Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | |||
Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||
Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||
Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||
Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | ........................ | |||
Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||
je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||
Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||
Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | ........................ | |||
Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||
Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||
En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | |||
Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | |||
Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |