eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | ||||
Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | ||||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | ||||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | ||||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | ||||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | ||||
Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | ||||
Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | ||||
Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | ||||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | ||||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | ||||
Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | ||||
Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.2) | ||||
Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | ||||
Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | ||||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | ||||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ||||
Malmulton scias ni! | ........................ | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ........................ | ||||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ........................ | ||||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ||||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ||||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | ||||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ||||
je vanta iluzi’! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ||||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ||||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ........................ | ||||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ||||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | ||||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ........................ | ||||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ........................ | ||||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ||||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ........................ | ||||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ||||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||||
Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | ||||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | ||||
Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | ||||
Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | ||||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |