eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | |||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | ||||
Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | ||||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | ||||
Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | ||||
Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | ||||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | ||||
Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | ||||
Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | ||||
Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | ||||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | ||||
Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | ||||
Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | ||||
je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | ||||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | ||||
Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | ||||
Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | ||||
Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | ||||
Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | ||||
En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | ||||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |