Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff       tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   Am Himmel hell und klar;   En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   Der weisse Nebel wunderbar.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   Wie ist die Welt so stille   2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,
Hejmeca ĉambro, tiel   Und in der Dämmrung Hülle   Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta
Trankvila estas ĝi.   So traulich und so hold!   Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';
Dormante ĉiun penon,   Als eine stille Kammer,   Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto
Aflikton kaj ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer   En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   Verschlafen und vergessen sollt.   De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,
Tre eta fora stelo,   Er ist nur halb zu sehen   Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,
Sed tamen egas ĝi!   Und ist doch rund und schön!   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.
Ja estas ofte aĵo   So sind wohl manche Sachen,   Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,
Por ni nur ridindaĵo;   Die wir getrost belachen,   Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   3. Wir stolze Menschenkinder   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   Sind eitel arme Sünder   Ja estas nur pekantaj,   ........................
Malmulton scias ni!   Und wissen gar nicht viel;   Malvasta nia sci';   ........................
Ni faras multajn aĵojn   Wir spinnen Luftgespinste   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   Und suchen viele Künste   Ni multe artifikas   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   Und kommen weiter von dem Ziel.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   Auf nichts Vergänglichs trauen,   Pasem' ne veku ravon,   ........................
je vanta iluzi’!   Nicht Eitelkeit uns freun!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   Laß uns einfältig werden   Fariĝu malafektaj   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Und vor dir hier auf Erden   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Infan-egalaj estu ni!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   Aus dieser Welt uns nehmen   El mondo nin forpreni   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   Durch einen sanften Tod!   Al fin' per milda mort'!   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   Und, wenn du uns genommen,   Kaj post forpren' fidele   ........................
Ho faru, ke ni venos   Laß uns in Himmel kommen,   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
En vian regnon, kara Di’!   Du unser Herr und unser Gott!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Trankvile endormiĝu!   In Gottes Namen nieder;   Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj
Noktiĝas ĉie ĉi;   Kalt ist der Abendhauch.   Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.
Vin gardos nia Dio.   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,
Li regas super ĉio.   Und laß uns ruhig schlafen!   Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Und unsern kranken Nachbar auch!   Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!