eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | |||
Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | |||
Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | |||
Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | |||
Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | |||
So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | |||
Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
Sind eitel arme Sünder | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ne multon scias ni. | ........................ | |||
Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
Und suchen viele Künste | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
Laß uns einfältig werden | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
Und vor dir hier auf Erden | ........................ | infane Dio-timaj | ........................ | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
Durch einen sanften Tod! | ........................ | per milda morto for. | ........................ | |||
Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | venigu, al la celo: | ........................ | |||
Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | |||
Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |