Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
Die goldnen Sternlein prangen   orpompas surĉiele   Steletoj ekheliĝis,   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
Am Himmel hell und klar;   la steloj al l'okul'.   Ravante homojn nin;   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Und aus den Wiesen steiget   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Der weisse Nebel wunderbar.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo pala levas sin.   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
Und in der Dämmrung Hülle   sub la krepusk-vualo   Kaj kiel ŝajnas eta   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
So traulich und so hold!   trankvile kvazaŭ lag'.   Krepuska en kovril';   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Als eine stille Kammer,   Por vi jen la permeso   Por ke vi en ĉambreto   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
Wo ihr des Tages Jammer   fordormi en forgeso   Samkiel infaneto   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
Verschlafen und vergessen sollt.   la malbonaĵojn de la tag'.   Senzorge dormu en lulil'.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. La luno nur duone   3. Rigardu nun la lunon,   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Er ist nur halb zu sehen   Prezentas sin impone;   Vi vidas nur duonon,   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
Und ist doch rund und schön!   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen ronda ĝi.   duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.
So sind wohl manche Sachen,   Facile ni priridas   Ni ofte ion ridas,   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
Die wir getrost belachen,   aferon, se ni vidas   Ĉar ni ne klare vidas,   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   nur parton de la plena ver'.   Ke ĉie regas harmoni'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
Sind eitel arme Sünder   pekuloj nur, mizeraj;   ........................   ........................   Ja estas nur pekantaj,
Und wissen gar nicht viel;   ne multon scias ni.   ........................   ........................   Malvasta nia sci';
Wir spinnen Luftgespinste   Ni teksas iluziojn   ........................   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
Und suchen viele Künste   kaj serĉas multajn sciojn   ........................   ........................   Ni multe artifikas
Und kommen weiter von dem Ziel.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
Auf nichts Vergänglichs trauen,   la Savon, ne plu fidi   ........................   ........................   Pasem' ne veku ravon,
Nicht Eitelkeit uns freun!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
Laß uns einfältig werden   Nin faru simpl-animaj,   ........................   ........................   Fariĝu malafektaj
Und vor dir hier auf Erden   infane Dio-timaj   ........................   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
Aus dieser Welt uns nehmen   el mond' nin volu preni   ........................   ........................   El mondo nin forpreni
Durch einen sanften Tod!   per milda morto for.   ........................   ........................   Al fin' per milda mort'!
Und, wenn du uns genommen,   Nin tiam al ĉielo   ........................   ........................   Kaj post forpren' fidele
Laß uns in Himmel kommen,   venigu, al la celo:   ........................   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
Du unser Herr und unser Gott!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
In Gottes Namen nieder;   Vin nokta vent' ne tuŝu,   De bona Di' ŝirmataj   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
Kalt ist der Abendhauch.   dum ŝirmas anĝelar'.   Kun tuta la homar'.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Indulgu, Di', nin grace,   Kar-Dio ne nin punu,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Und laß uns ruhig schlafen!   por ke nun dormu pace   Trankvilan dormon donu   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
Und unsern kranken Nachbar auch!   ni kaj malsana la najbar'.   Kaj al malsana la najbar'!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
            1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.