eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | ||||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||||
Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | |||||
Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | |||||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||||
Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | |||||
Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | |||||
Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | |||||
Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | |||||
So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | |||||
Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | |||||
Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | |||||
Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | |||||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | |||||
Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | |||||
Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | |||||
So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||||
Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | |||||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||||
Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||||
Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | ........................ | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||||
Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||||
Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | |||||
Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||||
Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||||
Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||||
Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||||
Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | |||||
Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||||
Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||||
Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | ........................ | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||||
Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||||
In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | |||||
Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | |||||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | |||||
Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | |||||
Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |