Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
Die goldnen Sternlein prangen   Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
Am Himmel hell und klar;   En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Und aus den Wiesen steiget   Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Der weisse Nebel wunderbar.   Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
Wie ist die Welt so stille   2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo
Und in der Dämmrung Hülle   Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo
So traulich und so hold!   Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.
Als eine stille Kammer,   Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso
Wo ihr des Tages Jammer   En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso
Verschlafen und vergessen sollt.   De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone
Er ist nur halb zu sehen   Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo   Prezentas sin impone;
Und ist doch rund und schön!   Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':
So sind wohl manche Sachen,   Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas
Die wir getrost belachen,   Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
Sind eitel arme Sünder   Ja estas nur pekantaj,   ........................   pekuloj nur, mizeraj;
Und wissen gar nicht viel;   Malvasta nia sci';   ........................   ne multon scias ni.
Wir spinnen Luftgespinste   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................   Ni teksas iluziojn
Und suchen viele Künste   Ni multe artifikas   ........................   kaj serĉas multajn sciojn
Und kommen weiter von dem Ziel.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
Auf nichts Vergänglichs trauen,   Pasem' ne veku ravon,   ........................   la Savon, ne plu fidi
Nicht Eitelkeit uns freun!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!
Laß uns einfältig werden   Fariĝu malafektaj   ........................   Nin faru simpl-animaj,
Und vor dir hier auf Erden   Ni kaj al vi respektaj,   ........................   infane Dio-timaj
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infane gaju nia kor'!   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
Aus dieser Welt uns nehmen   El mondo nin forpreni   ........................   el mond' nin volu preni
Durch einen sanften Tod!   Al fin' per milda mort'!   ........................   per milda morto for.
Und, wenn du uns genommen,   Kaj post forpren' fidele   ........................   Nin tiam al ĉielo
Laß uns in Himmel kommen,   Hejmigu nin ĉiele,   ........................   venigu, al la celo:
Du unser Herr und unser Gott!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
In Gottes Namen nieder;   Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Kalt ist der Abendhauch.   Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,
Und laß uns ruhig schlafen!   Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace
Und unsern kranken Nachbar auch!   Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.