eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | |||
Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | |||
Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | |||
Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | |||
Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | Sed tamen ronda ĝi. | |||
So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | |||
Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. ..................... | |||
Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | ........................ | |||
Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | ........................ | |||
Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | ........................ | |||
Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | ........................ | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | ........................ | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. ..................... | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | ........................ | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | ........................ | |||
Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | ........................ | |||
Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | ........................ | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | ........................ | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. ..................... | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | ........................ | |||
Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | ........................ | |||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | ........................ | |||
Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | ........................ | |||
Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | ........................ | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | |||
Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |