eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | |||
Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | |||
Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | |||
Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | |||
Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | |||
So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | |||
Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | ........................ | |||
Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | ........................ | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | ........................ | |||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | ........................ | |||
Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | |||
Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . |