eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | |||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | ||||
Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | ||||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | ||||
Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | ||||
Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | ||||
Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | ||||
So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | ||||
Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | ||||
Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | ||||
Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | ||||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | ||||
Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | ||||
Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.2) | ||||
So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | ||||
Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | ||||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | ||||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | ||||
Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ||||
Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | ........................ | ||||
Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | ........................ | ||||
Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ||||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ||||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | ||||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ||||
Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ||||
Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ||||
Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | ........................ | ||||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ||||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | ||||
Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | ........................ | ||||
Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | ........................ | ||||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ||||
Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | ........................ | ||||
Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ||||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | ||||
In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | ||||
Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | ||||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | ||||
Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | ||||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ||||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |