eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | ||||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | |||||
Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | |||||
Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | |||||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||||
Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | |||||
Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | |||||
Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | |||||
Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | |||||
So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | |||||
Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | |||||
Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | |||||
Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | |||||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | |||||
Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | |||||
Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.2) | |||||
So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||||
Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | |||||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. ..................... | |||||
Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ........................ | |||||
Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ........................ | ........................ | |||||
Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ........................ | |||||
Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ........................ | |||||
Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ........................ | |||||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. ..................... | |||||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ........................ | |||||
Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | ........................ | ........................ | |||||
Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ........................ | |||||
Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ........................ | |||||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ........................ | |||||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. ..................... | |||||
Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ........................ | |||||
Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ........................ | |||||
Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ........................ | |||||
Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | ........................ | |||||
Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ........................ | |||||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||||
In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | |||||
Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | |||||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | |||||
Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | |||||
Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |