eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Manfred Retzlaff | |||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | ||||
Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | ||||
Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | ||||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | ||||
Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | ||||
Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | ||||
Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | ||||
So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | ||||
Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | ||||
Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | ||||
Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | ||||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | ||||
Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | ||||
Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | ||||
So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | ||||
Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | ||||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | ||||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | ||||
Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | ||||
Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | ||||
Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | ||||
Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | ||||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ||||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | ||||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | ||||
Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | ||||
Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | ||||
Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ||||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | ||||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | ||||
Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | ||||
Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | ||||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | ||||
Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | ||||
Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | ||||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | ||||
In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | ||||
Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | ||||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | ||||
Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | ||||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ||||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |