Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun leviĝis,
steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele   La steloj eklumiĝis,
ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.   Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas   Kaj super la kamparo
nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo   2. La mondo ŝajnas kiel
la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo   Hejmeca ĉambro, tiel
sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.   Trankvila estas ĝi.
Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso   Dormante ĉiun penon,
de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso   Aflikton kaj ĉagrenon
dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;   Tre eta fora stelo,
duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':   Sed tamen egas ĝi!
Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas   Ja estas ofte aĵo
ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas   Por ni nur ridindaĵo;
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj   4.) Ni homaj fieruloj,
........................   Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;   Mizeraj ni pekuloj,
........................   Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.   Malmulton scias ni!
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn   Ni faras multajn aĵojn
........................   Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn   Kaj artajn elpensaĵojn,
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi   5.) La Dian savon vidu
........................   Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi   Ni nur kaj ni ne fidu
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!   je vanta iluzi’!
........................   Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,   Ni malfieraj iĝu,
........................   Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj   Ni ĝoju kaj piiĝu,
........................   Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6.) Finfine vi nin prenu
........................   El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni   El tiu mond’, ĉagrenu
........................   Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.   Ni ne pro tio ĉi!
........................   Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo   Kaj kiam vi nin prenos,
........................   Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:   Ho faru, ke ni venos
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Trankvile endormiĝu!
silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,   Vin gardos nia Dio.
sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace   Li regas super ĉio.
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
          2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!