export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove | |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Joachim Gießner | translated by Guido Holz | translated by Otto Bonte | translated by Manfred Retzlaff | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | |||
ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | Subiĝis jam la sun’. | |||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | Trankvila estas ĝi. | |||
Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Dormante ĉiun penon, | |||
de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | Tre eta fora stelo, | |||
duon-videbla nur.1) | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | Sed tamen egas ĝi! | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ja estas ofte aĵo | |||
ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
........................ | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | |||
........................ | Malvasta nia sci'; | ........................ | Malmulton scias ni! | |||
........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | |||
........................ | Ni multe artifikas | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | |||
........................ | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | je vanta iluzi’! | |||
........................ | Fariĝu malafektaj | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | |||
........................ | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
........................ | Infane gaju nia kor'! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
........................ | El mondo nin forpreni | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
........................ | Al fin' per milda mort'! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | |||
........................ | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
........................ | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | |||
........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | Trankvile endormiĝu! | |||
silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Vin gardos nia Dio. | |||
sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | Li regas super ĉio. | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |