eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |||
ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | |||
sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | |||
de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | |||
en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | |||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | |||
ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | |||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |||
........................ | Malmulton scias ni! | ........................ | ne multon scias ni. | |||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ni teksas iluziojn | |||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | la Savon, ne plu fidi | |||
........................ | je vanta iluzi’! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | |||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | infane Dio-timaj | |||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | el mond' nin volu preni | |||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | per milda morto for. | |||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | |||
........................ | Ho faru, ke ni venos | ........................ | venigu, al la celo: | |||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |