export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this add | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Joachim Gießner | translated by Manfred Retzlaff | translated by Guido Holz | translated by Adolf Burkhardt | |||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | orpompas surĉiele | |||
ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | la steloj al l'okul'. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Arbaro mute revas; | |||
kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | el la herbej' sin levas | |||
nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | sub la krepusk-vualo | |||
sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Por vi jen la permeso | |||
de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | fordormi en forgeso | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | De l'tago dorme pelu for. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. La luno nur duone | |||
en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Prezentas sin impone; | |||
duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | ĝi tamen estas sfer': | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Facile ni priridas | |||
ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | aferon, se ni vidas | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | nur parton de la plena ver'. | |||
4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. Homidoj ni fieraj | |||
........................ | Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | pekuloj nur, mizeraj; | |||
........................ | Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ne multon scias ni. | |||
........................ | Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni teksas iluziojn | |||
........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | kaj serĉas multajn sciojn | |||
........................ | Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | la Savon, ne plu fidi | |||
........................ | je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
........................ | Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | Nin faru simpl-animaj, | |||
........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | infane Dio-timaj | |||
........................ | Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | el mond' nin volu preni | |||
........................ | Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | per milda morto for. | |||
........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | Nin tiam al ĉielo | |||
........................ | Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | venigu, al la celo: | |||
........................ | En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | por ke nun dormu pace | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |