eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | |||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | |||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | |||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | |||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | |||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | |||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | |||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | |||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
........................ | Sind eitel arme Sünder | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ne multon scias ni. | ........................ | |||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
........................ | Und suchen viele Künste | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
........................ | Laß uns einfältig werden | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | infane Dio-timaj | ........................ | |||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
........................ | Durch einen sanften Tod! | per milda morto for. | ........................ | |||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | venigu, al la celo: | ........................ | |||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | |||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | |||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |