eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | |||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | |||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | |||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | |||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | |||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | |||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | |||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | |||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | |||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | |||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | |||
........................ | Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | |||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | ........................ | |||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | |||
........................ | Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | ........................ | |||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | |||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | |||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | |||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | |||
........................ | Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | ........................ | |||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | |||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | |||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | |||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | ........................ | |||
........................ | Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | |||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | |||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | |||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | |||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | |||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | |||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | |||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |