eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Adolf Burkhardt | |||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | ||||
ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | ||||
kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | ||||
nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | ||||
sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | ||||
de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | ||||
dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | ||||
en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | ||||
duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | ||||
ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | ||||
malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
........................ | Sind eitel arme Sünder | Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | ||||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | ||||
........................ | Und suchen viele Künste | Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | ||||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
........................ | Laß uns einfältig werden | Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | ||||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | ||||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | ||||
........................ | Durch einen sanften Tod! | Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | ||||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | ||||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | ||||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | ||||
dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |