Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,
la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;
Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,
sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta
trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';
Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto
fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto
la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,
Prezentas sin impone;   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,
ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.
Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,
aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,
nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
pekuloj nur, mizeraj;   ........................   Ja estas nur pekantaj,   ........................
ne multon scias ni.   ........................   Malvasta nia sci';   ........................
Ni teksas iluziojn   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
kaj serĉas multajn sciojn   ........................   Ni multe artifikas   ........................
kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
la Savon, ne plu fidi   ........................   Pasem' ne veku ravon,   ........................
vantaĵojn de l' pasem'!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Nin faru simpl-animaj,   ........................   Fariĝu malafektaj   ........................
infane Dio-timaj   ........................   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
el mond' nin volu preni   ........................   El mondo nin forpreni   ........................
per milda morto for.   ........................   Al fin' per milda mort'!   ........................
Nin tiam al ĉielo   ........................   Kaj post forpren' fidele   ........................
venigu, al la celo:   ........................   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj
dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.
Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,
por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu
ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.