eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | Steletoj ekheliĝis, | |||
la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | Am Himmel hell und klar; | Ravante homojn nin; | |||
Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | |||
el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | |||
mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo pala levas sin. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | Wie ist die Welt so stille | 2. Ho, mondo la kvieta, | |||
sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Und in der Dämmrung Hülle | Kaj kiel ŝajnas eta | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | So traulich und so hold! | Krepuska en kovril'; | |||
Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Als eine stille Kammer, | Por ke vi en ĉambreto | |||
fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | Wo ihr des Tages Jammer | Samkiel infaneto | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | Verschlafen und vergessen sollt. | Senzorge dormu en lulil'. | |||
3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Rigardu nun la lunon, | |||
Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Er ist nur halb zu sehen | Vi vidas nur duonon, | |||
ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen ronda ĝi. | |||
Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | So sind wohl manche Sachen, | Ni ofte ion ridas, | |||
aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Die wir getrost belachen, | Ĉar ni ne klare vidas, | |||
nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ke ĉie regas harmoni'. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | |||
pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | |||
ne multon scias ni. | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | |||
Ni teksas iluziojn | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | |||
kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | |||
la Savon, ne plu fidi | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | |||
Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | |||
infane Dio-timaj | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | |||
el mond' nin volu preni | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | |||
per milda morto for. | ........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | |||
Nin tiam al ĉielo | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | |||
venigu, al la celo: | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | In Gottes Namen nieder; | De bona Di' ŝirmataj | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Kalt ist der Abendhauch. | Kun tuta la homar'. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Kar-Dio ne nin punu, | |||
por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Und laß uns ruhig schlafen! | Trankvilan dormon donu | |||
ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Kaj al malsana la najbar'! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |