
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
| Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
| Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, |
| tradukita de Adolf Burkhardt |
| 1. Leviĝas luno; hele |
| orpompas surĉiele |
| la steloj al l'okul'. |
| Arbaro mute revas; |
| el la herbej' sin levas |
| mirinde blanka la nebul' |
| 2. Ripozas mont' kaj valo |
| sub la krepusk-vualo |
| trankvile kvazaŭ lag'. |
| Por vi jen la permeso |
| fordormi en forgeso |
| la malbonaĵojn de la tag'. |
| 3. La luno nur duone |
| Prezentas sin impone; |
| ĝi tamen estas sfer': |
| Facile ni priridas |
| aferon, se ni vidas |
| nur parton de la plena ver'. |
| 4. Homidoj ni fieraj |
| pekuloj nur, mizeraj; |
| ne multon scias ni. |
| Ni teksas iluziojn |
| kaj serĉas multajn sciojn |
| kaj devojiĝas pli kaj pli. |
| 5. Ho Di', nin lasu vidi |
| la Savon, ne plu fidi |
| vantaĵojn de l' pasem'! |
| Nin faru simpl-animaj, |
| infane Dio-timaj |
| en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! |
| 6. Vi fine, sen ĉagreni, |
| el mond' nin volu preni |
| per milda morto for. |
| Nin tiam al ĉielo |
| venigu, al la celo: |
| Vi, nia Dio kaj Sinjor'! |
| 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! |
| Vin nokta vent' ne tuŝu, |
| dum ŝirmas anĝelar'. |
| Indulgu, Di', nin grace, |
| por ke nun dormu pace |
| ni kaj malsana la najbar'. |
| Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. |