eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | |||
Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | |||
Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | |||
Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | |||
Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | |||
Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | |||
Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | |||
Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | |||
Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | |||
Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | |||
Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | |||
Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | |||
........................ | ........................ | ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | |||
........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | |||
........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | |||
........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | |||
........................ | ........................ | infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | |||
........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
........................ | ........................ | per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | |||
........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | |||
........................ | ........................ | venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | |||
........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | |||
Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |