Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,
Steletoj ekheliĝis,   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,
Ravante homojn nin;   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Nebulo pala levas sin.   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel
Kaj kiel ŝajnas eta   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel
Krepuska en kovril';   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.
Por ke vi en ĉambreto   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,
Samkiel infaneto   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon
Senzorge dormu en lulil'.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.2)
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Vi vidas nur duonon,   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,
Sed tamen ronda ĝi.   duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!
Ni ofte ion ridas,   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo
Ĉar ni ne klare vidas,   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;
Ke ĉie regas harmoni'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. .....................   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,
........................   ........................   Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,
........................   ........................   Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!
........................   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn
........................   ........................   Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,
........................   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. .....................   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu
........................   ........................   Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu
........................   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!
........................   ........................   Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,
........................   ........................   Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,
........................   ........................   Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. .....................   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu
........................   ........................   El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu
........................   ........................   Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!
........................   ........................   Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,
........................   ........................   Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos
........................   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
De bona Di' ŝirmataj   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!
Kun tuta la homar'.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Kar-Dio ne nin punu,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.
Trankvilan dormon donu   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.
Kaj al malsana la najbar'!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.
      2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!