eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | |||
Ravante homojn nin; | En la ĉiela klar'; | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | |||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | |||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | |||
Nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | |||
2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Silenta estas mondo | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | |||
Kaj kiel ŝajnas eta | Kaj en krepuska rondo | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | |||
Krepuska en kovril'; | Hejmecas kun favor'! | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | |||
Por ke vi en ĉambreto | Similas kalman ĉelon, | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | |||
Samkiel infaneto | En kiu vi kverelon | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | |||
Senzorge dormu en lulil'. | De l'tago dorme pelu for. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. Rigardu nun la lunon, | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Vi vidas nur duonon, | Aspekto nur duonas, | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | |||
Sed tamen ronda ĝi. | Sed rondas ĝi en bel'. | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | |||
Ni ofte ion ridas, | Do ankaŭ estas multo, | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Ĉar ni ne klare vidas, | Loganta al insulto, | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | |||
Ke ĉie regas harmoni'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | |||
........................ | Ja estas nur pekantaj, | Sind eitel arme Sünder | ........................ | |||
........................ | Malvasta nia sci'; | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | |||
........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | |||
........................ | Ni multe artifikas | Und suchen viele Künste | ........................ | |||
........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | |||
5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | |||
........................ | Pasem' ne veku ravon, | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | |||
........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | |||
........................ | Fariĝu malafektaj | Laß uns einfältig werden | ........................ | |||
........................ | Ni kaj al vi respektaj, | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | |||
........................ | Infane gaju nia kor'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | |||
6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | |||
........................ | El mondo nin forpreni | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | |||
........................ | Al fin' per milda mort'! | Durch einen sanften Tod! | ........................ | |||
........................ | Kaj post forpren' fidele | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | |||
........................ | Hejmigu nin ĉiele, | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | |||
........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | |||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
De bona Di' ŝirmataj | Vi en la nom' de Dio, | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | |||
Kun tuta la homar'. | Jam fridas nokta vent'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | |||
Kar-Dio ne nin punu, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | |||
Trankvilan dormon donu | Per dolĉa dorm' nin benu, | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | |||
Kaj al malsana la najbar'! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |