eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Manfred Retzlaff | ||||
1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun leviĝis, | |||
Steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | La steloj eklumiĝis, | |||
Ravante homojn nin; | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | Subiĝis jam la sun’. | |||
Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | |||
Nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | Nebulo blanka kuŝas nun. | |||
2. Ho, mondo la kvieta, | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. La mondo ŝajnas kiel | |||
Kaj kiel ŝajnas eta | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | Hejmeca ĉambro, tiel | |||
Krepuska en kovril'; | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | Trankvila estas ĝi. | |||
Por ke vi en ĉambreto | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Dormante ĉiun penon, | |||
Samkiel infaneto | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | Aflikton kaj ĉagrenon | |||
Senzorge dormu en lulil'. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | |||
3. Rigardu nun la lunon, | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | |||
Vi vidas nur duonon, | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Tre eta fora stelo, | |||
Sed tamen ronda ĝi. | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | Sed tamen egas ĝi! | |||
Ni ofte ion ridas, | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Ja estas ofte aĵo | |||
Ĉar ni ne klare vidas, | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | Por ni nur ridindaĵo; | |||
Ke ĉie regas harmoni'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | |||
4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4.) Ni homaj fieruloj, | |||
........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | Mizeraj ni pekuloj, | |||
........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | Malmulton scias ni! | |||
........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni faras multajn aĵojn | |||
........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | Kaj artajn elpensaĵojn, | |||
........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | Sed vana estas tio ĉi. | |||
5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5.) La Dian savon vidu | |||
........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | Ni nur kaj ni ne fidu | |||
........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | je vanta iluzi’! | |||
........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | Ni malfieraj iĝu, | |||
........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | Ni ĝoju kaj piiĝu, | |||
........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | Infan-egalaj estu ni! | |||
6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6.) Finfine vi nin prenu | |||
........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | El tiu mond’, ĉagrenu | |||
........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | Ni ne pro tio ĉi! | |||
........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Kaj kiam vi nin prenos, | |||
........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | Ho faru, ke ni venos | |||
........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | En vian regnon, kara Di’! | |||
7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | |||
De bona Di' ŝirmataj | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Trankvile endormiĝu! | |||
Kun tuta la homar'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | |||
Kar-Dio ne nin punu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Vin gardos nia Dio. | |||
Trankvilan dormon donu | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | Li regas super ĉio. | |||
Kaj al malsana la najbar'! | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |