eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | |||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |||
En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | |||
Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | |||
En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | |||
De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | |||
Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | |||
Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Malvasta nia sci'; | ........................ | ........................ | ne multon scias ni. | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | |||
Ni multe artifikas | ........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Fariĝu malafektaj | ........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | |||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | ........................ | infane Dio-timaj | |||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
El mondo nin forpreni | ........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | |||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | ........................ | per milda morto for. | |||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | |||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | ........................ | venigu, al la celo: | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |