eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj oraj belas | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | |||
En la ĉiela klar'; | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | |||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | |||
Kaj en krepuska rondo | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | |||
Hejmecas kun favor'! | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | |||
Similas kalman ĉelon, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | |||
En kiu vi kverelon | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | |||
De l'tago dorme pelu for. | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Aspekto nur duonas, | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.1) | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Loganta al insulto, | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
Ja estas nur pekantaj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
Malvasta nia sci'; | ........................ | ne multon scias ni. | ........................ | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
Ni multe artifikas | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
Pasem' ne veku ravon, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
Fariĝu malafektaj | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | infane Dio-timaj | ........................ | |||
Infane gaju nia kor'! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
El mondo nin forpreni | ........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
Al fin' per milda mort'! | ........................ | per milda morto for. | ........................ | |||
Kaj post forpren' fidele | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | venigu, al la celo: | ........................ | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Vi en la nom' de Dio, | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | |||
Jam fridas nokta vent'. | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |