eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Guido Holz | tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Joachim Gießner | |||
1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Steletoj oraj belas | La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | |||
En la ĉiela klar'; | Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | |||
L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Kaj el herbejo levas | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | |||
Mirige sin nebula mar'. | Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | |||
2. Silenta estas mondo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | |||
Kaj en krepuska rondo | Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | |||
Hejmecas kun favor'! | Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | |||
Similas kalman ĉelon, | Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | |||
En kiu vi kverelon | Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | |||
De l'tago dorme pelu for. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. Ĉu vi la lunon konas? | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Aspekto nur duonas, | Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | |||
Sed rondas ĝi en bel'. | Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.2) | |||
Do ankaŭ estas multo, | Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Loganta al insulto, | Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | |||
Okulojn ĝenas la malhel'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. Ni homoj tiel vantaj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
Ja estas nur pekantaj, | Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
Malvasta nia sci'; | Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | ........................ | |||
Ĥimerojn ni eltrikas, | Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
Ni multe artifikas | Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
Kaj perdas celon pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
5. Vidigu, Dio, savon, | 5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
Pasem' ne veku ravon, | Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
Ne ĝoju ni pro glor'! | je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
Fariĝu malafektaj | Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
Ni kaj al vi respektaj, | Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | ........................ | |||
Infane gaju nia kor'! | Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
El mondo nin forpreni | El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
Al fin' per milda mort'! | Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | ........................ | |||
Kaj post forpren' fidele | Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
Hejmigu nin ĉiele, | Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | ........................ | |||
Sinjoro, Dio, nia fort'! | En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
7. Kuŝiĝu do kun pio | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Vi en la nom' de Dio, | Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | |||
Jam fridas nokta vent'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | |||
Per punoj, Di', ne ĝenu, | Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | |||
Per dolĉa dorm' nin benu, | Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | |||
Najbaron ankaŭ en turment'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |