eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Adolf Burkhardt | |||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |||
Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | |||
Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | |||
Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | |||
Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | |||
Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | |||
Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Malmulton scias ni! | ........................ | ........................ | ne multon scias ni. | |||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | |||
je vanta iluzi’! | ........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ........................ | infane Dio-timaj | |||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | |||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ........................ | per milda morto for. | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | |||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | ........................ | venigu, al la celo: | |||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |