eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | |||
La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | |||
Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | Ravante homojn nin; | Am Himmel hell und klar; | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | |||
Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | Nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ho, mondo la kvieta, | Wie ist die Welt so stille | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | Kaj kiel ŝajnas eta | Und in der Dämmrung Hülle | |||
Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | Krepuska en kovril'; | So traulich und so hold! | |||
Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Por ke vi en ĉambreto | Als eine stille Kammer, | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | Samkiel infaneto | Wo ihr des Tages Jammer | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | Senzorge dormu en lulil'. | Verschlafen und vergessen sollt. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | |||
Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Vi vidas nur duonon, | Er ist nur halb zu sehen | |||
Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | Sed tamen ronda ĝi. | Und ist doch rund und schön! | |||
Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Ni ofte ion ridas, | So sind wohl manche Sachen, | |||
Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | Ĉar ni ne klare vidas, | Die wir getrost belachen, | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Ke ĉie regas harmoni'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | |||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ........................ | Sind eitel arme Sünder | |||
Malmulton scias ni! | ........................ | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | |||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ........................ | Und suchen viele Künste | |||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | |||
je vanta iluzi’! | ........................ | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | |||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ........................ | Laß uns einfältig werden | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | |||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | |||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ........................ | Durch einen sanften Tod! | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | |||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | |||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | |||
Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | De bona Di' ŝirmataj | In Gottes Namen nieder; | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | Kun tuta la homar'. | Kalt ist der Abendhauch. | |||
Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Kar-Dio ne nin punu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | |||
Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | Trankvilan dormon donu | Und laß uns ruhig schlafen! | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Kaj al malsana la najbar'! | Und unsern kranken Nachbar auch! | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |