eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | |||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |||
Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | |||
Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | |||
Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | |||
Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | |||
Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | |||
Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Malmulton scias ni! | ........................ | ........................ | ne multon scias ni. | |||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ........................ | Ni teksas iluziojn | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ........................ | la Savon, ne plu fidi | |||
je vanta iluzi’! | ........................ | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ........................ | infane Dio-timaj | |||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ........................ | el mond' nin volu preni | |||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ........................ | per milda morto for. | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ........................ | Nin tiam al ĉielo | |||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | ........................ | venigu, al la celo: | |||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |