export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this add | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
translated by Manfred Retzlaff | translated by Otto Bonte | translated by Adolf Burkhardt | translated by Joachim Gießner | translated by Guido Holz | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | ||||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | Steletoj oraj belas | ||||
Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | En la ĉiela klar'; | ||||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | ||||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | Mirige sin nebula mar'. | ||||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Silenta estas mondo | ||||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | Kaj en krepuska rondo | ||||
Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | Hejmecas kun favor'! | ||||
Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | Similas kalman ĉelon, | ||||
Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | En kiu vi kverelon | ||||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | De l'tago dorme pelu for. | ||||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | ||||
Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | Aspekto nur duonas, | ||||
Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.2) | Sed rondas ĝi en bel'. | ||||
Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | Do ankaŭ estas multo, | ||||
Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | Loganta al insulto, | ||||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | Okulojn ĝenas la malhel'. | ||||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | 4. Ni homoj tiel vantaj | ||||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | Ja estas nur pekantaj, | ||||
Malmulton scias ni! | ........................ | ne multon scias ni. | ........................ | Malvasta nia sci'; | ||||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | Ĥimerojn ni eltrikas, | ||||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | Ni multe artifikas | ||||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ||||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | 5. Vidigu, Dio, savon, | ||||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | Pasem' ne veku ravon, | ||||
je vanta iluzi’! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | Ne ĝoju ni pro glor'! | ||||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | Fariĝu malafektaj | ||||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | infane Dio-timaj | ........................ | Ni kaj al vi respektaj, | ||||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | Infane gaju nia kor'! | ||||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | ||||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | El mondo nin forpreni | ||||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | per milda morto for. | ........................ | Al fin' per milda mort'! | ||||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | Kaj post forpren' fidele | ||||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | venigu, al la celo: | ........................ | Hejmigu nin ĉiele, | ||||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ||||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Kuŝiĝu do kun pio | ||||
Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | Vi en la nom' de Dio, | ||||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | Jam fridas nokta vent'. | ||||
Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | Per punoj, Di', ne ĝenu, | ||||
Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | Per dolĉa dorm' nin benu, | ||||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | Najbaron ankaŭ en turment'. | ||||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |