eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
Matthias Claudius | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Otto Bonte | tradukita de Joachim Gießner | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | |||
Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | |||
Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | |||
Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | |||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | |||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | |||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | |||
Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | |||
Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | |||
Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | |||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | Senzorge dormu en lulil'. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | |||
Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.2) | |||
Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | |||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | |||
Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | Sind eitel arme Sünder | ........................ | |||
Malmulton scias ni! | ........................ | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | |||
Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | |||
Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | Und suchen viele Künste | ........................ | |||
Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | |||
5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | |||
Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | |||
je vanta iluzi’! | ........................ | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | |||
Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Laß uns einfältig werden | ........................ | |||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | |||
Infan-egalaj estu ni! | ........................ | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | |||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | |||
El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | |||
Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | Durch einen sanften Tod! | ........................ | |||
Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | |||
Ho faru, ke ni venos | ........................ | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | |||
En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | |||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | |||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | |||
Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | |||
Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | |||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |