eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | tradukita de Otto Bonte | ||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | Steletoj ekheliĝis, | ||||
Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Ravante homojn nin; | ||||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | ||||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo pala levas sin. | ||||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Ho, mondo la kvieta, | ||||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Kaj kiel ŝajnas eta | ||||
Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Krepuska en kovril'; | ||||
Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Por ke vi en ĉambreto | ||||
Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Samkiel infaneto | ||||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Senzorge dormu en lulil'. | ||||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Rigardu nun la lunon, | ||||
Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Vi vidas nur duonon, | ||||
Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen ronda ĝi. | ||||
Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ni ofte ion ridas, | ||||
Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Ĉar ni ne klare vidas, | ||||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ke ĉie regas harmoni'. | ||||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | ||||
Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | ||||
Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | ........................ | ne multon scias ni. | ........................ | ||||
Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | ........................ | Ni teksas iluziojn | ........................ | ||||
Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | ||||
Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | ||||
5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | ||||
Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ........................ | ||||
je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | ||||
Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | ||||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | ........................ | infane Dio-timaj | ........................ | ||||
Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | ||||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | ||||
El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | ........................ | el mond' nin volu preni | ........................ | ||||
Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | ........................ | per milda morto for. | ........................ | ||||
Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ........................ | ||||
Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | ........................ | venigu, al la celo: | ........................ | ||||
En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | ||||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | ||||
Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | De bona Di' ŝirmataj | ||||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Kun tuta la homar'. | ||||
Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Kar-Dio ne nin punu, | ||||
Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Trankvilan dormon donu | ||||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Kaj al malsana la najbar'! | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |