eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Bonte, Otto | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Burkhardt, Adolf | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur tiun forigu | |
Claudius, Matthias | * Abendlied | Germana | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur tiun forigu | |
Gießner, Joachim | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur tiun forigu | |
Holz, Guido | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur tiun forigu | |
Retzlaff, Manfred | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur tiun forigu |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Guido Holz | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Adolf Burkhardt | |||||
1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno nun ekhelas, | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | ||||
La steloj eklumiĝis, | Steletoj oraj belas | Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | ||||
Subiĝis jam la sun’. | En la ĉiela klar'; | Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | ||||
Silentas la arbaro | L'arbaro nigra revas, | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | ||||
Kaj super la kamparo | Kaj el herbejo levas | Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | ||||
Nebulo blanka kuŝas nun. | Mirige sin nebula mar'. | Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | ||||
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Silenta estas mondo | Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | ||||
Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj en krepuska rondo | Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | ||||
Trankvila estas ĝi. | Hejmecas kun favor'! | So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | ||||
Dormante ĉiun penon, | Similas kalman ĉelon, | Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | ||||
Aflikton kaj ĉagrenon | En kiu vi kverelon | Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | ||||
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | De l'tago dorme pelu for. | Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | ||||
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Ĉu vi la lunon konas? | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | ||||
Tre eta fora stelo, | Aspekto nur duonas, | Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | ||||
Sed tamen egas ĝi! | Sed rondas ĝi en bel'. | Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | ||||
Ja estas ofte aĵo | Do ankaŭ estas multo, | So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | ||||
Por ni nur ridindaĵo; | Loganta al insulto, | Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | ||||
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Okulojn ĝenas la malhel'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | ||||
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Ni homoj tiel vantaj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | ||||
Mizeraj ni pekuloj, | Ja estas nur pekantaj, | Sind eitel arme Sünder | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | ||||
Malmulton scias ni! | Malvasta nia sci'; | Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ne multon scias ni. | ||||
Ni faras multajn aĵojn | Ĥimerojn ni eltrikas, | Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni teksas iluziojn | ||||
Kaj artajn elpensaĵojn, | Ni multe artifikas | Und suchen viele Künste | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | ||||
Sed vana estas tio ĉi. | Kaj perdas celon pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ||||
5.) La Dian savon vidu | 5. Vidigu, Dio, savon, | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | ||||
Ni nur kaj ni ne fidu | Pasem' ne veku ravon, | Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | ||||
je vanta iluzi’! | Ne ĝoju ni pro glor'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | ||||
Ni malfieraj iĝu, | Fariĝu malafektaj | Laß uns einfältig werden | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | ||||
Ni ĝoju kaj piiĝu, | Ni kaj al vi respektaj, | Und vor dir hier auf Erden | ........................ | infane Dio-timaj | ||||
Infan-egalaj estu ni! | Infane gaju nia kor'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ||||
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi gracu, sen ĉagreni | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | ||||
El tiu mond’, ĉagrenu | El mondo nin forpreni | Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | el mond' nin volu preni | ||||
Ni ne pro tio ĉi! | Al fin' per milda mort'! | Durch einen sanften Tod! | ........................ | per milda morto for. | ||||
Kaj kiam vi nin prenos, | Kaj post forpren' fidele | Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | ||||
Ho faru, ke ni venos | Hejmigu nin ĉiele, | Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | venigu, al la celo: | ||||
En vian regnon, kara Di’! | Sinjoro, Dio, nia fort'! | Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ||||
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Kuŝiĝu do kun pio | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | ||||
Trankvile endormiĝu! | Vi en la nom' de Dio, | In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | ||||
Noktiĝas ĉie ĉi; | Jam fridas nokta vent'. | Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | ||||
Vin gardos nia Dio. | Per punoj, Di', ne ĝenu, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | ||||
Li regas super ĉio. | Per dolĉa dorm' nin benu, | Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | ||||
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Najbaron ankaŭ en turment'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | ||||
Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Traduko de la Germana poemo "Abendlied" de Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) en Esperanton de Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | ||||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |