Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,
Die goldnen Sternlein prangen   steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas
Am Himmel hell und klar;   ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,
Und aus den Wiesen steiget   kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas
Der weisse Nebel wunderbar.   nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo
Und in der Dämmrung Hülle   la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo
So traulich und so hold!   sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!
Als eine stille Kammer,   Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,
Wo ihr des Tages Jammer   de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon
Verschlafen und vergessen sollt.   dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?
Er ist nur halb zu sehen   en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,
Und ist doch rund und schön!   duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.
So sind wohl manche Sachen,   Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,
Die wir getrost belachen,   ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj
Sind eitel arme Sünder   ........................   pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,
Und wissen gar nicht viel;   ........................   ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';
Wir spinnen Luftgespinste   ........................   Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
Und suchen viele Künste   ........................   kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas
Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,
Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................   la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,
Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Laß uns einfältig werden   ........................   Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj
Und vor dir hier auf Erden   ........................   infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni
Aus dieser Welt uns nehmen   ........................   el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni
Durch einen sanften Tod!   ........................   per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!
Und, wenn du uns genommen,   ........................   Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele
Laß uns in Himmel kommen,   ........................   venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,
Du unser Herr und unser Gott!   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio
In Gottes Namen nieder;   kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,
Kalt ist der Abendhauch.   silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Und laß uns ruhig schlafen!   sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,
Und unsern kranken Nachbar auch!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.